KOMPLEMENTAJ KLARIGOJ
- 1 Kongresaj prezuroj (La amleciono en parko) de romano de la franco R. Boylesve (1902).
- 2 Kongresaj prezuroj (Min ne atendas okuloj) de novelaro de la svedo Lars Ahlin (1944).
- 3 Kongresaj prezuroj (La fajro) de romano de la Italo G. D'Annunzio (1899). — Anacapri, supra parto de la itala insulo Kapreo, kie la romana imperiestro Tiberio (-42— -37) konstruigis por siaj plezuroj palacon.
- 4 Kongresaj prezuroj (La Virino sen ombro) de romano de la aŭstro H. von Hofmannsthal (1915).
- 5 Kongresaj prezuroj (La vergo de Aarono), romano de la anglo D. H. Lawrence (1922).
- 6 Kongresaj prezuroj (Ĉe la sanktaj akvoj), romano de la sviso J. C. Heer (1923).
- 7 Kongresaj prezuroj (La nekonata Eros) de poemaro de la anglo Coventry Patmore (1877).
- 8 Kongresaj prezuroj (Kia en sonĝo) de poemaro de la franco H. de Régnier (1892).
- 9 Kongresaj prezuroj (Submergita de la akvoj) de romano de la germano Th. Storm (1876).
- 10 Kongresaj prezuroj (La fajra vepro) de romano de la norvegino S. Undset (1930).
- Afrodita: La diinjuĝinto estas la fama Pariso (Πάρις), kies decido, favora al Afrodita (Άφροδίτη), la diino de la amo, okazigis la Trojan militon.
- Alfesibojo: La moto, el la latina de Vergilio: Bukoliko V, v. 75.
- Artemis ('Άρτεμις). La virga diino de la ĉaso.
- Atena (Άθηνά), la virga diino de la inteligento;
- Bat-Ŝeba, la edzino de Urija, kiu al David naskis Salomonon (vidu II Samuel, 11, kaj la Evangelion laŭ Mateo, I, 6 kaj sekv.).
- Cipro: vidu noton ĉe Pafio.
- DAS ZERBROCHENE RINGLEIN: La latinaj versoj estas de Johanus Secundus (1511-1536).
- DEDIĈO: La latina moto: "la tri vizagoj (aŭ: buŝoj) de la Virgulino", el la Vergilia Eneido IV, 54.
- Eŭkseno (Εϋξεινος): kromnomo helena de la Nigra Maro. Kaistro (Κάϋστρος), rivero fama pro siaj cignoj.
- Edenlando. La Tera Paradizo (Genezo, 3).
- FERMATURO: La greka moto diras: "Ne estas hontinde al ni nomi, por la utileco de la aŭdantaro, la generajn organojn, kies kreadon ne hontis Dio" (el Pedagogo de Klemento el Aleksandrio, II, 92, 3).
- FUĜO DE CENTAŬROJ: Ossa, Olimpo, Peliono. Montegoj en Tesalio.
- Gabriel: vidu la Evangelion laŭ Luko, I. 28. — Georgo: vidu la pentraĵon de Carpaccio, en Venecio, La triumfo de sankta Georgo.
- Goethe: Vidu en la Taglibro de Goethe (1810).
- Hanibalo, la Kartaga militestro, metis en -211 sian tendaron antaŭ la pordoj de Romo, sed ne povis ĝin venkopreni.
- Heredia. Hispandevena franca poeto (1842-1905).
- Herkulo: Latina formo de Heraklo, duondio, kies 12 faroj estas famaj: i. a. li venkis la Leonon de Nemeo (kies felon li uzis por tuniko), la ferbekajn birdojn de Lago Stimfala, la centaŭron Nesso, enamiĝintan al lia edzino Dejanira, kaj aliajn centaŭrojn provintajn rabi la novedzinon de lia amiko Piritoo. Lia 12a faro, bedaŭrinde, ne estis prikantita de la franca poeto.
- Himeneo (Ύμέναιος), helena dio de la edziĝo.
- KANTOJ EL RIVERBORDO: La Rivero: Nilo.
- KONFESEJE II: La v. 9-10 estas evidenta traduko el la Mara Tombejo de P. Valιry (1920).
- LA ĈASTA: Miss. Angla fraŭlino.
- Oaristoj (Όαρισύς). Kvankam la poeto ne donis mem titolon al siaj lastaj poemoj, mi pruntis ĉi tiun el la Dediĉo: lia ombro min Pardonu!
- Omfala (Όμφάλη). Lidia reĝino, kiu sklavigis momente Heraklon.
- Ortigio (Όρτυγία). Malnova nomo de Delos.
- Pafio (aŭ Pafoso); malnova nomo de la insulo Cipro, kie Afrodita havis sian ĉefan templon.
- Pan (Πάν) aŭ Pajno. La seksarda dio de la kapraj gregoj, ĉe la Helenoj.
- PANORAMA DE GITANA: La angla verso estas de R. Browning (1812-1889).
- Parcifalo, kavaliro de la Tablo Ronda, al kiu malkovriĝis la Gralo, kaliko entenanta iom el la sango de Jesu-Kristo.
- PROMENO DE SENSFARŬLINOJ: Montmartro. La plezurkvartalo en Parizo. La egipta Obelisko kaj la napoleona Kolono, monumentoj respektive sur la placoj Konkordo kaj Vendomo.
- SUBĈIELE II: La greka citaĵo (πάντα ρέί) diras: "ĉio forfluas": tio estis la slogano de la filozofo Heraklito ('Ηράκλειτος) el Efezo (540-480), kiu instruis la nekonstantecon de la universo.
- Ŝivao, persono de la hindua Triunuo, la detruanto de la mondo.
- TENDERE ERMITAGE: La hispanaj versoj estas de F. García Lorca (1899-1936).
- Tirinto (Tίρυνς): Helena urbo.
- TRISTREKAJ MINIAUTROJ: La latina moto diras: "tri faras unu" (el la De Trinitate de sankta Aŭgusteno, 5, 14).
- VENVS HORATRIX: La franca verso estas de A. Chénier (1762-1794).
- Werther: ALLA MANIERA DEL WERTHER: Werther, amanto de Lotte, en la romano de Goethe La suferoj de la juna Werther (1774). — La germana verso estas de C. F. Meyer (1825-1898).
- WRITTEN IN COUNTRY CHURCH: La italaj versoj estas de A. Aleardi (1812-1878).
- Zeŭseto: ankoraŭ infano, Zeŭso estis kaŝita en Kretaj grotoj, ke lia patro Krono lin ne formanĝu.